Trono, reĝo kaj stulteco

Ĉiu reĝo dum la tuta vivo strebas krei por si tronon, aŭ eĉ tronegon.
Sed en la fino de la vivo reĝoj restas solaj.
Ja, ili ĉiam pensis nur pri si mem kaj nenion faris por nuna (kaj estonta) homaro.

Post forpaso de reĝo, eĉ tiu bono kiun li hazarde faris - malaperos (ĉar li tion faris por si mem!)
* Sed kutime reĝoj eĉ dumvive mem detruas ĉion, kion ili sukcesis kreii aŭ tiun agadon al kiu ili aliĝis.



1. Reĝo - ne estas bona organizanto.
Reĝo ne povas scii kio estas alta nivelo de organiza laboro, teama etoso, sincera helpo al homoj ktp.
Ja reĝo ĉefe estas egoisto, uzurpanto kaj ĉie vidas nur fanfaronaĉ-monaĉ-potencaĉ-profiton.
Reĝo ne vidas homojn, reĝo vidas ilojn.

Do, se gajaj, libervolaj homoj kolektiĝis por fari ion bonan por homaro -
tiam nur egoista reĝa moŝto povas malhelpi al tio.

2. Reĝo - ne estas bona amiko.
Amiko povas subteni vin dum nigra strio, sed reĝo nepre uzos tion en siaj celoj.
Amiko helpas al sia amiko, reĝo helpas nur al si mem.

3. Por reĝo kontrolo estas pli grava ol disvolvo.

La plej forta kontrolego - tombejo
Kontrolego - prizono
Kontrolo - ĉiuj estas kulpaj
Evoluo - liberaj kaj konsciencaj homoj




Do, neniam strebu esti reĝo, fariĝu fantastika esperantisto.