Okazis la 17-a kongreso de Volodja, Jefim kaj Mikaelo Ĉi-jara malĝentila konduto de niaj maturaj E-istoj nin impresis! Dekomence Jefimĉjo Zajdman kaj Voloĉjo Hordijenko decidis simple petolludeti per leĝeco, racieco, senco de justeco, primokante homan dignon, absurdigante Esperanto-movadon en nia lando, stultigante per sia burokrata ludo la ĉeestantojn ĝis tiu grado, ke tiuj ŝafe kaj hundoserve partoprenis la cirkan spektaklon. Oni priparolis du tre gravaj temoj: La 1-a: ![]() La 2-a: ![]() Dum la kongreso oni kiel kutime rakontis pri la samo: Mi fervore laboris… kaj laboras… Oni nur voĉdonis ke Mikaelo estas sola prezidiano kiu ne fervore laboris (verŝajne, ĉar li subtenis IJK-2011 :). Do, Mikaelo jam ne plu estas ĉefkuracisto de la stultulejo "Ĉielarko"! Esperantistoj daŭre pretas aktivi, sed ne en la stultulejo. Tamen tribunala spektaklo estis tre emocia, do ni nepre filmu ĝin sekvafoje. La maljunaj ĉeestantoj eĉ rememoris komsomolajn kaj komunistpartiajn kunvenojn. La nova prezidanto estas lia moŝto Volodja HORDIJENKO. ![]() Sed oni neniam uzurpos nian volon elekti inter protokoleska stagnado kaj vivforta spontanea agado, mortmaska seriozmiena perforto kontraŭ justico kaj justeco kaj gajeco, liberpensado, lingva ĝuado…
La problemoj montras al ni ke io estas ne en ordo kaj ni devas ŝanĝiĝi. Do, estus bone ke dum la sekva kongreso: 1. Estu tute alia etoso (E-movad-motiviga). 2. Estu kultura parto de la kongreso. 3. Estu prezentitaj diversaj projektoj, ideoj, ktp. de la partoprenantoj. 4. Estu diversaj prelegoj kaj lecionoj. Reen |