Ideo ke cxiam devas estis unu respondeculo estas tute fusxa! Kaj la sekvo ke estu nur unu respondeculo pri la klubo - ankaux estas fusxa!Kaj tio estas la cxefa ideo!!! Kaj jes, estas tiu stulta ideo ke mi devas esti cxiam grava kaj utila, ke oni devas cxiam min auxskulti ktp. Sed tio estas stultajxo. Neniu en la mondo ion devas al mi. Estos vere bonege rigardi la mondon per aliaj okuloj. ------------------------------------ Kaj kelkaj agoj povas plifortigi vian klubon: /* "vian" ne en senco ke gxi apartenas al unu homo */ 1. Instigi junulojn provi instrui dum lecionoj. Kaj se en la klubo estos kelkaj instruistoj de Esperanto - tio estos tute alia sperto kaj tute alia etoso (teama). Ekz. en Bjalistoko ni cxiam instruas duope - mi kaj Psxemek. Kaj
kiam merkrede venas pli granda grupo, ni faras 45 minutan komunan
spektadon de Pasporto al la Tuta Mondo, kaj poste dividas la grupon je
du grupoj kaj paroligas ilin. Kaj kapti atenton de pli ol 10 homoj estas
tre malfacile. Do, divido de grupo estas tre inda sperto. 2.
Neniam montri ke vi pli bone scias la lingvon aux ke vi estas la plej
grava en la klubo, ecx fari male, cxiam montri ke aliaj klubanoj estas
tre valoraj kaj sen ili ne estos tia bona klubo. 3.
Instigi membrojn de klubo renkontigxi ne nur en la klubejo, sed festis
E-festojn kaj naskigxtagojn, trovi angxelojn por komencantoj, kune
vojagxi, organizi malgrandajn E-event-et-ojn, reklam-et-i Esperanton en
via urbo - do, entuziasmigi samideanojn. 4. Se iu klubano volas perlabori monon dank' al Esperanto, li/sxi faru apartan
travideblan komercajxon (vendu ion per Interreto, proponu iun servon...)
kaj ne uzu klubon kaj ties membrojn por propra profito. Ekz. iam uzurpantoj de kluboj komencas kolektadi monon por sia bontrovo... kaj tio, laux mia opinio, ne plu estas vera (kun animo) klubo. 5. Zorgi pri junularo, se iu klubo ne starigas cxi demandon - gxi mortos!!! Ekz. kelkaj kluboj en Pollando baldaux mortos, gxuste pro tio.Andreo, ukrainaj-esperantistoj, 20.12.2012 |