Ĉio estas kontrolata de ili Sed kiu, Diablo prenu, strebas ĉion kaj ĉiujn kontrolaĉi en nia E-movado? Mi rakontos al vi grandan sekreton, nur vi rajtas tion scii! Nian E-movadon volas fikontroli kelkajn uzurpaĉ-kontrolaĉ-reĝojn))) Do, se vi volas fari ion por E-o, neniam demandu ilian permeson, ja tiam vi iros laŭ la vojo de kontrolata mus-et-o. Memoru! Vi estas libera homo kaj vi ne devas elekti por si iun reĝon el 3 aŭ pli da aĉuloj. Subtenu malfortulojn, evoluigu la movadon, ĝuu la lingvon - jen pri kio indas okupiĝi! Ne tre proksimiĝu al uzurpantoj kaj serĉantoj de uzurpaĉ-kontrolaĉ-potenco. Ne ludu en iliaj ludoj! Ja ili pensas ke eĉ post ilia forpaso ili daŭre ĉio kontrolos :) Sed la mondo ŝanĝiĝas eĉ pli rapide ol ili kapablas pensi! Do. estu ĝoja, bonkora, sincera kaj bonega E-isto. Se vi volas kontrolaĉ-decidaĉ' regi en via societo - vi fifamiĝos! Se vi volas helpi al aliaj fariĝi pli fantastikajn ol vi mem - vi estos fama persono! Bedaŭrinde aĉaj reĝoj ofte forgesas ke E-istoj al ili nenion devas!!! |